|
Hans-Peter Bartos
En la
agrikulturo oni „produktas“ amasegon da „utilbestoj“ kiel bovoj, porkoj kaj
kortbirdoj por finfine „prilabori“ ilin al viando por la homa nutrado. Por tio
necesas multoblo de la areo por produkti manĝon por tiuj bestoj ol oni
bezonus por plantaj produktoj, kiujn la homo sen la ĉirkaŭvojo tra la
besto rekte formanĝus kaj kiuj krome pli utilus al ties sano. Por kovri la
mondvaste daŭre kreskantan bezonon de viando kaj de bestoproduktoj oni forŝiradas
de la naturo pli kaj pli da areo, sur kiu oni realigas monokulturojn kun
pesticidoj kaj fiziologie malaltvaloraj mineralaj kaj artaj sterkoj.
En tia konvencia intensa agrikulturo oni uzadas
grandegajn kvantojn da mineralaj sterkoj kaj da venenaj pesticidoj, kiuj
finfine malrapide, sed certe alvenadas en la baza akvo kaj tiel tra la akvoprovizejoj
al la akvokranoj. Tiel ĝuste en la pasinteco ankoraŭ tre freŝa
amasmedioj prezentis la problemon, ke ĝis hodiaŭ ekzemple en Germanio
13 milionoj da kilogramoj de la venena kaj radioaktiva peza metalo uranio estis
distribuitaj sur la agrikulturaj areoj. Intertempe pli ol 4.000 akvoprovizejoj
havas problemon atingi, ke ilia akvo restu sub la limito enkondukita en la
germana trinkakva dekreto ekde 2012, kiu tamen estas kvinoble pli alta ol
seriozaj sciencistoj ĝin taksas tolerema.
La konsumado de produktoj bestodevenaj sekve ludas
precipe negativan rolon rilate la malpurigadon de nia akvo.
Fakte la manĝado de bestoproduktoj kiel viando,
lakto aŭ ovoj por la homo eĉ tute ne estas necesa. Kontraŭe al
la senĉesaj promesoj de la varbado ĉiutage pluvanta sur la homon ĝi
eĉ damaĝas al la sano. Laŭ aktuala studo de la Harvard-universitato kun 6.000 virinoj
pli ol 65 jarojn aĝaj la saturitaj grasacidoj en la viando bremsas la
cerbokapablon ("Apotheken
Umschau" 9/2012).
Unu el la unuaj personecoj esprimintaj sin pri la rezigno
je bestoproduktoj jam antaŭ pli ol du jarmiloj estis la greka filozofo
Pitagoro, kiun ni ĝenerale konas el la matematika instruado, ĉar li
malkovris la kalkulbazon por la rektangula triangulo. De li
devenas la frazo: „Ĉio, per kio la
homo suferigas la bestojn, revenas al la homo.“
La digestosistemo de la homo ne estas adaptita al la
digestado de besta viando. Nia stomako por tio produktas tro malfortan acidon
kaj la homa intesto kompare kun tiu de viandomanĝantaj
rabobestoj estas pluroble pli longa, tiel ke pro la granda proteinenhavo kaj
la digestolaboro plilongdaŭra okazas putradefikoj. La ĉirilate
aperantaj putradproduktoj damaĝas la intestan mukozon kaj reduktas la
ensorbkapablon de la intesto. Tio subtenas la ekeston de
intestmalsanoj kaj de kancero.
La ofte aplikata troa varmegigo dum la preparado krome
forte kemie ŝanĝas la grasojn, proteinojn kaj karbonhidratojn de la
viando, kio kaŭzas plian toksigon.
La homo biologie pli similas
al tre adaptiĝema frugivoro (fruktomanĝanto) ol al omnivoro (ĉiomanĝanto).
Staturo, dentoj kaj digesta sistemo pli samas al tiuj de
frugivoroj. La kapablo kaptakiri krudan viandon, sekrecii korpofremdan
kolesterolon kaj fendi certajn kvantojn da ureato ĉe
la homo kompare kun omnivoro estas moderaj.
En la viando mankas vitamino C kaj vivnecesaj
mineraloj
Kvankam
viando enhavas multe da fero facile ensorbebla, tiu fero kolektiĝas en la
histo. Laŭ la studoj de la biokemiisto d-ro
Randall B. Lauffer de la Harvard-universitato
(en sia libro "Iron
Balance" = fera balanco) fero
estas baza parto de la teorio pri malsanoj surbaze de liberaj radikaloj“ kaj
povas efiki „kiel fuzkapsulo en
municiejo“ kaj tiumaniere progresigi kormalsanojn kaj kancerecajn
procedojn, krome ĝi povas akceli maljuniĝon.
La purinoj
troviĝantaj en la besta histo reduktiĝas al ureato, kies kristaloj
kolektiĝas en la histo. La sekvo estas ekzemple podagro. La ureato ankaŭ
povas damaĝi la renojn.
Jam dum la
buĉado la bestoj destinitaj al la viandoproduktado en panika timo elverŝas
streshormonojn, kiujn manĝante la viandon la konsumanto asimilas kaj kiuj
povas tiun inciti kaj agresemigi.
La fama
rusa verkisto kaj filozofo Leo Nikolajeviĉ
Grafo Tolstoj skribis en sia mondkonata romano „Milito kaj Paco“: „Manĝi viandon estas restaĵo de la plej
granda brutaleco. La transiro al la vegetarismo estas la unua kaj plej natura
sekvo de la civilizacio.“ „Ĝis kiam ekzistas buĉejoj, ĝis tiam
ekzistos batalkampoj.“
Kio pri la lakto privarbata kiel tiom „saniga“? La Germana Societo por Nutrado (Deutsche Gesellschaft für Ernährung = DGE)
financita el impostoj senrestrikte rekomendas la konsumadon de laktoproduktoj
sen atentigi pri la risko de mam- kaj prostatkancero kaj diabeto, kvankam tiu
instanco dokumenteble estas klare informita pri ĝi. Haŭtmalsanoj
malaperis ĉe koncernitoj, post kiam ili estis ĉesigintaj la
konsumadon de laktoproduktoj kaj reaperis post denova konsumado.
Ne estas naturkonforme trinki la
patrinan lakton de aliaj specioj. La konsisto
de bovina lakto estas optimuma por la kreskigo de novnaskitaj bovidoj. Por homaj novnaskitoj ĝi eĉ estas vivdanĝera.
Sed ankaŭ bestoj trinkas lakton nur en la suĉinfana
aĝo. La plej granda parto de la mondvasta homaro bovinan lakton jam
pro tio ne toleras, ĉar post la demamigo la korpo abolicias la produktadon
de la enzimo laktazo, kiu necesas por spliti la laktosukeron. La
konsumado de lakto tiukaze kondukas al lakso kaj al intestaj kramfoj.
Lakto ankaŭ ne taŭgas profilakte kontraŭ
osteoporozo, kvankam oni senĉese asertadas tion pro ĝia alta enhavo
de kalcio. Kontraŭe: La kazeino en la lakto eĉ eltiras kroman kalcion
el la korpo. Tial en tiuj mondregionoj, kie oni konsumadas la plej multan
bovinan lakton, ankaŭ okazas la plej multaj malsaniĝoj je
osteoporozo. La bovino nutranta sin per herbo kontraŭe havas tre fortan
ostaron, kvankam ŝi ne trinkas lakton.
Laŭ aliaj publikigoj la lakta kalcio plifortigas la
mankon de magnezio. La proporcio de kalcio kaj magnezio en la lakto estas 10 :
1, ĉe fromaĝo eĉ 30 : 1. La optimuma proporcio estas 2 : 1. El
tro da kalcio rezultas manko de magnezio. Laktoproduktoj do por ĉiuj homoj
ne taŭgas, kiuj atentas pri saniga provizo de mineraloj.
Osteoporozo-pacientoj pro tio multe pli profitas plialtigante sian magnezian
nivelon kaj samtempe evitante laktoproduktojn.
Cetere nur malmulte utilas aĉeti la viandon aŭ
la lakton de biologia bieno. Viando de „feliĉaj“ bestoj ja ne ekzistas,
sed nur de mortaj. La „utilbestoj“ naskiĝas en la sklavecon, vegetadas en
mallibereco (sur bio-bienoj nur sub „mildigitaj arestkondiĉoj“), por ke
longe antaŭ la atingo de ilia natura vivdaŭro oni distranĉas
ilian gorĝon.
Aĉetante
ajnan bestoprodukton oni donas komision mortigi la sekvan beston. Same
okazas, se oni ja rezignas je viando kaj tamen konsumadas lakton kaj ovojn. Por
ke la laktoglandoj de la bovino funkciu, la bovino devas daŭre esti
graveda kaj ĉiujare naski bovidon, kiun oni baldaŭ perlaboras al
bovidrostaĵo. La laktobovino post kelkaj jaroj suferas la saman sorton.
Kokinoj normale dum kelkaj tagoj metas malgrandan kvanton
da ovoj, kiujn ili kovadas. Nur se oni forprenas ilin, ili anstataŭas ilin
per novaj. El parto de tiuj ovoj oni „produktas“ novajn ovodemetantajn
kokinojn. Ĉar krom la inaj naskiĝas sama kvanto da viraj kokidoj, oni
tiujn likvidas fabrike gasmortigante aŭ sennarkotike pureigante ilin.
La bestoj ekspluatataj kaj mortigataj por la homa
nutrado, por la plenumo de laboroj aŭ por la produktado de konsumproduktoj
tamen estas kreaĵoj kapablaj percepti kaj suferi!
Nutrado per bestoproduktoj kaŭzas negativajn sekvojn
por la medio kaj diboĉigadas multoblon pli da risurcoj (akvo, areo, aero,
arbaro) ol nutrado vegana. La bestoproduktado emisias pluroblon pli da
aerpolucia gaso ol la plantoproduktado. Krom la arbardetruado - precipe en
Sudameriko – kaŭzata de la ekstensiva bestobredado unuavice la
digestoproduktoj (sterko kaj metano de remaĉuloj) kontribuas al tiu
evoluo.
La Amerika
Societo por Dietistiko (ADA = American Dietetic Association) en 2003 komune
kun la Kanadaj Dietistoj (DC = Dietitians
of Canada) pretigis pozician dokumenton pri vegetara kaj vegana nutrado, kiu
klare montras, ke bone planita vegana nutradmetodo por homoj dum la kompleta
vivperiodo inkluzive de gravedeco, mamnutrigado, frua kaj pli malfrua infanaĝo
kaj adoleskanteco estas ne nur taŭga, sed perfekta profilakto kontraŭ
alta sangopremo, alta kolesterolnivelo, kancero de intesto kaj prostato,
obeseco kaj diabeto.
Certe kelkiuj nun demandos, kion mi ankoraŭ manĝu,
ĉu tio ne estas tre unuflanka? Kompreneble la ŝanĝo al
nutromaniero vegana estas ligita kun ŝanĝo de kutimoj. Antaŭ
kelkaj jardekoj tiu vivmaniero ankoraŭ estis rigardata tute ekzotika.
Intertempe tamen percepteblas la tendenco, ke ĝi rapide disvastiĝas.
Pli kaj pli da vendejoj, restoracioj kaj bufedejoj sisteme ofertadas veganajn
produktojn kaj menuojn, jam kelkaj eĉ ekskluzive. Kreskanta aro da
produktantoj de pretigitaj varoj markas ilin kun speciala vegan-signo.
La germana Ligo por
Vegana Vivmaniero (BVL = Bund für Vegane Lebensweise e. V.) subtenas
produktantojn ĉe pli kaj pli da produktoj anstataŭi bestodevenajn
ingrediencojn per plantodevenaj.
Estas interese observi, ke multaj homoj ŝanĝintaj
sian nutromanieron al la vegana malkovras, kiom pli multflanke kaj optimume ili
sin provizas ol ili tion antaŭe imagis.
Se en la retportalo chefkoch.de oni tajpas la serĉterminon „vegan“, ĝi intertempe
trovas pli ol 6.500 bongustajn, pure senbestajn receptojn, kiujn privatuloj alŝutis
celkonscie uzante tiun terminon!
Kiam iu iniciatos
internacian veganan portalon en Esperanto?
(Laŭ la ĉapitro „Gesunde Ernährung ohne Tierprodukte“ [saniga
nutrado sen bestoproduktoj] el la dua eldono de la germanlingva faklibro
„Wasser – unser täglich Gift“ [akvo – nia ĉiutaga veneno])